Benjamin Rush
| Benjamin Rush | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 4-an de januaro 1746 en Byberry, kantono Filadelfio, |
| Morto | 19-an de aprilo 1813 (67-jaraĝa) en Filadelfio |
| Mortokialo | tifo |
| Tombo | Christ Church Burial Ground (en) |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Usono Reĝlando de Granda Britio |
| Alma mater | Universitato Princeton Universitato de Edinburgo West Nottingham Academy (en) |
| Subskribo | |
| Familio | |
| Frat(in)o | Jacob Rush (en) |
| Edz(in)o | Julia Stockton Rush (en) |
| Infano | Richard Rush (en) |
| Okupo | |
| Okupo | ĥemiisto kuracisto universitata instruisto psikiatro verkisto politikisto |
D-ro Benjamin RUSH (4-a de januaro 1746 – 19-a de aprilo 1813) estis usona revoluciulo, subskribinto de la Deklaracio de Sendependeco de Usono, kaj civita gvidanto en Filadelfio, kie li estis kuracisto, politikisto, socia reformisto, edukisto, kaj fondinto de Dickinson College. Rush estis delegito de Pensilvanio ĉe la Kontinenta Kongreso.[1] Li poste priskribis siajn klopodojn subteni la usonan revolucion, dirante: « Li bone intencis. »[2][3] Li servis kiel ĉefa kirurgo de la Kontinenta Armeo kaj fariĝis profesoro pri kemio, medicina teorio kaj klinika praktiko ĉe la universitato de Pensilvanio.[4]
D-ro Benjamin Rush estis gvidanto de usona klerismo kaj entuziasma subtenanto de la Usona Revolucio. Li gvidis la subskribadon de la konstitucio de Usono en Pensilvanio en 1788. Li estis elstara en multaj reformoj, precipe en la kampoj de medicino kaj edukado. Li kontraŭis sklavecon, apogis senpagajn publikajn lernejojn, kaj celis plibonigitan, sed patriarkan,[5] edukadon por virinoj, kaj pli kleran punan sistemon. Kiel elstara kuracisto, Rush havis grandan influon sur la formiĝanta medicina profesio.
Kiel klerisma intelektulo, Rush celis organizi la tutan medicinan scion ĉirkaŭ klarigaj teorioj, anstataŭ fidi je empiriaj metodoj. Rush argumentis ke malsano estis rezulto de malekvilibroj en la fizika sistemo de la korpo kaj kaŭzita de misfunkcioj en la cerbo. Lia aliro preparis la vojon por estonta medicina esplorado, kvankam Rush mem ne entreprenis tiajn esplorojn. Li antaŭenigis publikan sanon per apogado de pura medio kaj atentigo pri la graveco de persona higieno. Lia studado de mensaj malsanoj igis lin unu el la fondintoj de usona psikiatrio.[6] En 1965, la Usona Psikiatria Asocio agnoskis Rush kiel la « patro de usona psikiatrio ».[7]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Benjamin Rush: 1745–1813: Representing Pennsylvania at the Continental Congress. Signers of the Decl of Independence. ushistory.org. Arkivita el la originalo je February 7, 2018. Alirita February 7, 2018 .
- ↑ (1989) “'Declaration-Men' and the Rhetoric of Self-Presentation”, Early American Literature 24 (2), p. 123 and n. 10 there.
- ↑ Rush, Benjamin. [1948] (1970) George Washington Corner: The autobiography of Benjamin Rush; his Travels through life together with his Commonplace book for 1789–1813. Westport, CT: Greenwood Press.
- ↑ Benjamin Rush (1746–1813). University of Pennsylvania. Arkivita el la originalo je June 10, 2011. Alirita 2011-08-20 .
- ↑ Fraser, James. (2019) The school in the United States: a documentary history. New York, NY: Routledge. ISBN 978-1-138-47887-9.
- ↑ (1988) Research Guide to American Historical Biography 4, p. 1139–42.
- ↑ Shorter, Edward. (1997) A History of Psychiatry: From the Era of the Asylum to the Age of Prozac. Wiley.

