Boston Common
| Boston Common | ||
|---|---|---|
| Publika parko | ||
| urba parko [+] | ||
| Lando | Usono | |
| Situo | Bostono | |
| - koordinatoj | 42° 21′ 18″ N, 71° 3′ 56″ U (mapo)42.355-71.065555555556Koordinatoj: 42° 21′ 18″ N, 71° 3′ 56″ U (mapo) [+] | |
| Akvokolektejo | 200 km² (20 000 ha) [+] | |
| Areo | 200 km² (20 000 ha) [+] | |
![]() |
||
| Boston Common | ||

La Boston Common, ankaŭ mallongigita kiel The Common, signifante La Komuna, estas centra publika parko en Bostono, Masaĉuseco, Usono. Ĝi estis inaŭgurita en 1634 kaj estas la plej malnova urba oparko en Usono [1]
La Boston Common okupas ĉirkaŭ 50 akreojn da tereno kaj estas limita fare de Tremont Street, Park Street, Beacon Street, Charles Street kaj Boylston Street. Ĝi estas parto de la Smeralda Kolĉeno, kiu etendiĝas de la suda flanko de Common ĝis Franklin Park en Roxbury. Ekzistas vizitcentro sur Tremont Street kiu disponigas informojn pri Bostono [2]. Ĵus okcidente de ĝi situas la Publika Parko de Bostono.
Sur la Boylston Street-flanko estas la Central Burying Ground, kie, inter aliaj, estas entombigitaj la pentristo Gilbert Stuart, la komponisto William Billings, kaj Samuel Sprague kaj lia filo Charles Sprague, unu el la unuaj usonaj poetoj. Samuel Sprague estis membro de la Bostona Tea Festo kaj batalis en la Usona Milito de Sendependeco.
Ĝi foje estas erare nomita la "Boston Commons" [3][4].
En 1987, la parko ricevis la oficialan statuson de "Nacia Loko de Historia Signifo." [5].
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Birdokula vido
-
La centra lageto vintre...
-
…kaj en somero.
-
Aŭtuno en la parko
-
Granda Ulmo
-
Centra Tombejo Burying Ground
-
Fontano de bierfaristo
-
Monumento al soldatoj kaj maristoj de la Usona Civila Milito
-
Memoraĵo al Robert Gould Shaw
-
"La Akvo-Festivalo", 1848.
-
La pendumado de Anne Hibbins, akuzita je sorĉado, la 19-an de junio 1656 . Desegnaĵo de 1886.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Boston Common. CelebrateBoston.com (2006). Alirita March 26, 2011 .
- ↑ . Boston Common Study Report, Boston Landmarks Commission..
- ↑ Boston Common. City of Boston. Alirita November 9, 2011 .
- ↑ Place Names: Boston English. Adam Gaffin and by content posters. Alirita November 9, 2011 .
- ↑ Boston Common. National Historic Landmark summary listing. National Park Service. Arkivita el la originalo je February 3, 2015. Alirita April 16, 2008 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Alameda Central, centra parko en Meksikurbo, la plej malnova parko en la Amerikoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo – Boston Parks and Recreation





