Saltu al enhavo

Butono (GUI)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dialogujo kun la kutima paro da butonoj Rezignu kaj Bone (angle Cancel kaj OK).

En grafika uzantinterfaco, butono estas fenestraĵo, areo de la ekrano entenanta tekston kaj, kutime, desegnaĵon de la butono — ortogramon aŭ rondeton, en dokumentaro ofte bildigatan per la Askiaj rektaj aŭ rondaj krampoj: [ ] ( ). La uzulo povas ŝanĝi la staton de la butono (kaj de la responda variablo — reĝimo, opcio) per komputila muso aŭ per la klavaro — aŭ lanĉi agon (aplikaĵon, subprogramon). Oni distingas tri butonspecojn: prembutono, markobutono kaj radiobutono.

Diversaj butonoj en la aplikaĵo Gimp kadre de GTK+.

En dialogujoj ofte estas butonoj Bone, Rezignu, aŭ Jes kaj Ne.