Fokusa segmenta glomerulosklerozo
| Fokusa segmenta glomerulosklerozo | |
|---|---|
| malofta malsano • malsano | |
| KIM-10 | N00, N08, N04.1 |
| MeSH | [1] |
| Klinika bildo | |
| Trafita sistemo | renoj |
Fokusa segmenta glomerulosklerozo (FSGS) estas speco de glomerulosklerozo, dum kiu okazas damaĝoj de la renaj podocitoj.
Tipoj
[redakti | redakti fonton]Ekzistas diversaj tipoj de FSGS:
- primara:
- idiopatia (kronika glomerulonefrito, kaŭzita de podocitopatio de nekonata deveno)
- kaŭzita de patogenoj (HIV, parvovirusoj, heroino) aŭ mutacioj de genoj respondecaj pri podocitaj proteinoj
- sekundara (aperas kiel sekvo de adaptiĝo de la organismo al gravaj renaj damaĝoj, pro kio estiĝas hiperfuzio kaj hiperfiltrado, ĉar maso de la funkciantaj nefronoj — absoluta aŭ relativa — malkreskas)[1].
Ofteco
[redakti | redakti fonton]Ofteco de la idiopatia FSGS ekde la 2000-aj jaroj kreskas, nun ĝi estas inter la plej oftaj glomerulaj malsanoj[2]. Speciale ofte ĝi trafas afrikusonanojn kaj latinamerikanojn, kiuj havas respektivan genetikan dispozicion[3].
Morfologiaj signoj
[redakti | redakti fonton]
La primara FSGS je unuaj etapoj de sia evoluo ne prezentas rimarkindajn strukturajn ŝanĝojn videblajn per optika mikroskopo, ĝia diferenco de la malsano de minimumaj ŝanĝoj (MMŜ) estas nur pli grandaj glomeruloj. Elektrona mikroskopio montras la saman bildon kiel kaze de MMŜ, nur la etaj elkreskaĵoj de la podocitoj estas platiĝintaj. Kun tempopaso tamen optika mikroskopo montras larĝiĝon de mesangiumo, obliteriĝon de kapilaraj ansoj kun Bowman-kapsulo kaj tubula-interstician sklerozon[4].
Patogenezo
[redakti | redakti fonton]Patogenezo de FSGS restas grandparte malklara. Same kiel MMŜ, ĝi povas aperi sub influo de infektoj, alergenoj aŭ toksinoj, supozeble kaŭzantajn misfunkciadon de la T-limfocitoj (CD4)[5][6]. T-limfocitoj, eble kunagante kun B-limfocitoj, estas fonto de hiperproduktado de citokinoj, damaĝantaj glomerulan filtrilon, tra kiu penetras troaj seraj proteinoj. Tio okazas ĉar aktina citoskeleto de la podocito estas damaĝata je cirkulantaj faktoroj de penetrebleco, produktataj de la T-limfocitoj, kio manifestiĝas je platiĝo de la etaj elkreskaĵoj de la podocito kaj je drasta altiĝo de penetrebleco de glomerula filtrilo por proteinoj kaj estiĝo de nefrota sindromo[7]. Esploroj kun bestoj montris ke interleŭkino 2 kaj interleŭkino 18, kaj la vaskula endotelia kreskofaktoroen havas ecojn similajn al tiuj de la faktoroj de penetrebleco, sed esploroj kun homoj ne montris la saman efikon[8]. Eksperimentoj kun ratoj pensigis pri eventuala rolo de hemopeksino — proteazo, aktiviganta proteinkinazon B kaj induktanta nefrino-dependan reorganizon de la aktina citoskeleto de la podocitoj kun apero de proteinurio[9]. La plej atentataj estas du faktoroj de penetrebleco: dissolvebla receptoro de urokinazo (suPAR), trovita en la sero de la pacientoj kun FSGS (ĝi aktivigas integrinojn kaj platigas la etajn elkreskaĵojn de la podocitoj) kaj kardiotropin-similan citokinon 1 (ano de la familio de interleŭkino 6), trovita en la sangoplasmo de la ricevantoj de la rena transplantaĵo post recidivo de FSGS[10]. Evidente tiuj ĉi faktoroj kaŭzas oftan ĉe FSGS recidivojn de la nefrota sindromo post la rena transplantado[5][6] kaj eblecon likvidi tiujn ĉi recidivojn per apliko de plasmaferezo aŭ imunoadsorbo[11].
Damaĝojn de la podocitoj akompanas aktivigo de apoptozo, stimulata de propra al FSGS (malsame ol al MMŜ) hiperproduktado de la transforma kreskofaktoro β (TGF β)[12]. La apoptozo sekvigas malkroĉiĝon de la podocitoj, kiuj aperas en la urino, manifestante aktivan fazon de la malsano[6]. La baza membrano de la glomeruloj nudiĝas, kio stimulas estiĝon de glomerulosklerozo[13][14].
Pro ĉio ĉi oni konsideras MMŜ kaj FSGS kiel kontinuaĵon, en kiu la samaj komencaj patofiziologiaj mekanismoj kaŭzas damaĝojn de la podocito, kies sekvoj diferencas depende de genetikaj specifaĵoj, do foje estiĝas MMŜ kaj foje FSGS. La idiopatia FSGS plej ofte manifestiĝas klinike kiel nefrota sindromo, foje kun arteria hipertensio kaj/aŭ (malpli ofte) kun mikrohematurio[15]. Nur malofte kaze de natura paso de la malsano proteinurio ne atingas nefrotan nivelon[2]. Alia diferenco estas ke MMŜ trafas plejparte infanojn dum FSGS je 35% kazoj trafas plenkreskulojn kaj nur je 10% infanojn.
Prognozo
[redakti | redakti fonton]FSGS apartenas al la plej malbonaj variaĵoj de la kronika glomerulonefrito, ofte kaŭzante kronikan renan malsufiĉon. Inter la primaraj nefropatioj tiukampe ĝi konsistigas 3,3%[16]. La prognozo rekte dependas de la persisteco de la nefrota sindromo kaj grave pliboniĝas se la proteinurio estas izolita kaj modera. Kaze de manko de la nefrota sindromo 10-jara rena postvivado estas pli ol 80%, sed kaze de persista nefrota sindromo ĝi estas 30%, ĉe tio ĉe 50% de la pacientoj ene de 6 ĝis 8 jaroj estiĝas la fina etapo de la kronika rena malsufiĉo kies progresado estas proksime ligita al la nivelo de proteinurio[17][18].
Kuracado
[redakti | redakti fonton]La ĉefaj taskoj estas malaperigo de la proteinurio aŭ ĝia malaltigo ĝis la subnefrota nivelo, kio markas atingon de la parta aŭ kompleta remito. Tradicie oni uzas tiucele glukokortiroidojn, kiuj tamen ĝis la mezo de la 1980-aj jaroj estis konsiderataj malmulte efikaj. Poste oni trovis ke tion ĉi kaŭzis malsufiĉaj dozoj kaj mallonga daŭro de la glukokortiroida terapio[14]. Uzado de prednisolono je la dozoj 0,5–1,5 mg/kg dum 4 monatoj kaj pli sekvigis remiton je 50 ĝis 75%[19][20][21].
Longdaŭra uzado de altaj dozoj de glukokortiroidoj havas danĝeron de gravaj flankefikoj, kio stimulis serĉadon de alternativoj. Unue oni provis kombini glukokortiroidojn kun citostatikoj, kio eniris rekomendojn, speciale kaze de oftaj recidivoj[14][21]. Tamen ankaŭ la citostatikoj alportas danĝeron de gravaj flankefikoj, do ekde la 1990-aj jaroj oni komencis uzi ankaŭ ciklosporinon — kun glukokortiroidoj aŭ sen ili. Esploroj montris ke uzado de ciklosporino je la dozo 3–5 mkg/kg diurne garantias ke ĝia nivelo je la sango 2 horojn post la preno (С2) atingos 600–900 ng/ml, kaj poste stabiliĝos je nivelo 100–120 ng/ml je la antaŭmanĝa sango (С0), kio helpos atingi remiton eĉ kaze de la rezistema al glukokortiroidoj variaĵo de FSGS kun origine plej malbona prognozo. Tiu ĉi efiko estis konstatita same ĉe la infanoj kaj la plenkreskuloj, kies kuracado estas speciale komplika[22][23][24][25][26][27].
Rimarkindas ke la uzado de ciklosporino donis tre varian nombron de remitoj — 10 ĝis 75%, kio eventuale klarigeblas per specifaj trajtoj de la esplormetodoj kaj akompanaj kuraciloj. Senduba estas konkludo ke atingi remiton surbaze de ciklosporino eblas nur post almenaŭ 4 ĝis 6 monatojn longa terapio kaj ke ĝia nuligo ofte kaŭzas recidivojn. Oni konkludis ankaŭ ke kombino de glukokortiroidoj kaj ciklosporino estas same efika kiel tiu de glukokortiroidoj kun azatioprino[28]. Esploro montris ke kuracado de infanoj per ciklosporino por indukta terapio de nefrota sindromo, rezistema al glukokortiroidoj, estas pli efika ol uzado de altegaj dozoj de ciklofosfamido[29]. Kombino de ciklosporino kun prednisolono por kuracado de FSGS rezistema al glukokortiroidoj altigas nombron de remitoj ĝis 70% kaj pli, kio same validas por la infanoj kaj plenkreskuloj[30][31]. Aldono de plurfojaj envejnaj infuzioj de ciklosporino je altegaj dozoj eĉ pli plibonigas prognozon de FSGS, sendepende de la aĝo de la paciento[32][33]. Esploroj de rusiaj kuracistoj montris ke kombino de ciklosporino kaj glukokortiroidoj ebligis al 72% de la infanoj atingi remiton post 1 jaro[34].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Brenner, Barry M. (2002-12). “Remission of renal disease: recounting the challenge, acquiring the goal”, Journal of Clinical Investigation (en) 110 (12), p. 1753–1758. doi:10.1172/JCI17351. Alirita 2025-10-30..
- ↑ 2,0 2,1 Austin, Howard A.; Gabor G. Illei, Michelle J. Braun, James E. Balow (2009-04). “Randomized, controlled trial of prednisone, cyclophosphamide, and cyclosporine in lupus membranous nephropathy”, Journal of the American Society of Nephrology (en) 20 (4), p. Apr;20(4):901–911. doi:10.1681/ASN.2008060665. Alirita 2025-10-30..
- ↑ Alexopoulos, Efstathios; Aikaterini Papagianni, Mzia Tsamelashvili, Maria Leontsini, Dimitrios Memmos (2006-11). “Induction and long-term treatment with cyclosporine in membranous nephropathy with the nephrotic syndrome” (en) 21 (11), p. 3127–332. doi:10.1093/ndt/gfl360. Alirita 2025-10-30..
- ↑ Cattran, D. C.; G. B. Appel, L. A. Hebert, L. G. Hunsicker, M. A. Pohl, W. E. Hoy, D. R. Maxwell, C. L. Kunis; North America Nephrotic Syndrome Study Group (2001-04). “Cyclosporine in patients with steroid-resistant membranous nephropathy: a randomized trial”, Kidney International (en) 59 (4), p. 1484–1490. doi:10.1046/j.1523-1755.2001.0590041484.x. Alirita 2025-10-30..
- ↑ 5,0 5,1 Cattran, D. C.; G. B. Appel, L. A. Hebert, L. G. Hunsicker, M. A. Pohl, W. E. Hoy, D. R. Maxwell, C. L. Kunis (1999-12). “A randomized trial of cyclosporine in patients with steroid-resistant focal segmental glomerulosclerosis. North America Nephrotic Syndrome Study Group”, Kidney International (en) 56 (6), p. 2220–2226. doi:10.1046/j.1523-1755.1999.00778.x. Alirita 2025-10-30..
- ↑ 6,0 6,1 6,2 Hartleben, Björn; Markus Gödel, Catherine Meyer-Schwesinger, Shuya Liu, Theresa Ulrich, Sven Köbler, Thorsten Wiech, Florian Grahammer, Sebastian J Arnold, Maja T Lindenmeyer, Clemens D Cohen, Hermann Pavenstädt, Dontscho Kerjaschki, Noboru Mizushima, Andrey S Shaw, Gerd Walz, Tobias B Huber (2010-04). “Autophagy influences glomerular disease susceptibility and maintains podocyte homeostasis in aging mice”, Journal of Clinical Investigation (en) 120 (4), p. 1084–1096. doi:10.1172/JCI39492. Alirita 2025-10-30..
- ↑ Doleris, L M; G S Hill, P Chedin, D Nochy, C Bellanne-Chantelot, T Hanslik, J Bedrossian, S Caillat-Zucman, J Cahen-Varsaux, J Bariety (2000-11). “Focal segmental glomerulosclerosis associated with mitochondrial cytopathy”, Kidney International (en) 58 (5), p. 1851–1858. doi:10.1111/j.1523-1755.2000.00356.x. Alirita 2025-10-30..
- ↑ McCarthy, Ellen T; Mukut Sharma, Virginia J Savin (2010-11). “Circulating permeability factors in idiopathic nephrotic syndrome and focal segmental glomerulosclerosis”, Clinical Journal of the American Society of Nephrology (en) 5 (11), p. 2115–2121. doi:10.2215/CJN.03800609. Alirita 2025-10-30..
- ↑ Lennon, Rachel; Anurag Singh, Gavin I Welsh, Richard J Coward, Simon Satchell, Lan Ni, Peter W Mathieson, Winston W Bakker, Moin A Saleem (2008-11). “Hemopexin induces nephrin-dependent reorganization of the actin cytoskeleton in podocytes”, Journal of the American Society of Nephrology (en) 19 (11), p. 2140–2149. doi:10.1681/ASN.2007080940. Alirita 2025-10-30..
- ↑ (2009-11) “Plasma "factors" in recurrent nephrotic syndrome after kidney transplantation: causes or consequences of glomerular injury?” (en) 54 (3), p. 406–409. doi:10.1053/j.ajkd.2009.06.010.
- ↑ Meyrier, Alain (2009-03). “An update on the treatment options for focal segmental glomerulosclerosis”, Expert Opinion on Pharmacotherapy (en) 10 (4), p. 615–628. doi:10.1517/14656560902754029. Alirita 2025-10-30..
- ↑ Schiffer, M; M Bitzer, I S Roberts, J B Kopp, P ten Dijke, P Mundel, E P Böttinger (2001-09). “Apoptosis in podocytes induced by TGF-beta and Smad7”, Journal of Clinical Investigation (en) 108 (6), p. 807–816. doi:10.1172/JCI12367. Alirita 2025-10-30..
- ↑ Braun, Norbert; Frank Schmutzler, Catalina Lange, Annalisa Perna, Giuseppe Remuzzi, Teut Risler, Narelle S Willis (2008-07). “Immunosuppressive treatment for focal segmental glomerulosclerosis in adults”, Cochrane Database of Systematic Reviews (en) 16. doi:10.1002/14651858.CD003233.pub2. Alirita 2025-10-30..
- ↑ 14,0 14,1 14,2 (2012-06) “Chapter 5: Minimal-change disease in adults // KDIGO Clinical Practice Guideline for Glomerulonephritis”, Kidney International Supplements (en) 2 (2), p. 177–180. doi:10.1038/kisup.2012.18. Alirita 2025-10-29..
- ↑ Kriz, W; Hackenthal E, Nobilling R, Tatsuo Sakai, Marlies Elger, Bruni Hanhel (1994). “A role for podocytes to counteract capillary wall distension”, Kidney International (en) 45, p. 369–376. Alirita 2025-10-30..
- ↑ Kitiyakara, Chagriya; Paul Eggers, Jeffrey B Kopp (2004-11). “Twenty-one-year trend in ESRD due to focal segmental glomerulosclerosis in the United States”, American Journal of Kidney Diseases (en) 44 (5), p. 815–825. Alirita 2025-10-30..
- ↑ Jae Il Shin; Jee Min Park, Youn Ho Shin, Ji Hong Kim, Pyung Kil Kim, Jae Seung Lee, Hyeon Joo Jeong (2005-08). “Cyclosporin A therapy for severe Henoch-Schönlein nephritis with nephrotic syndrome”, Pediatric Nephrology (en) 20 (8), p. 1093–1097. doi:10.1007/s00467-005-1864-2. Alirita 2025-10-30..
- ↑ José G van den Berg; Marius A van den Bergh Weerman, Karel J M Assmann, Jan J Weening, Sandrine Florquin (2004-11). “Podocyte foot process effacement is not correlated with the level of proteinuria in human glomerulopathies”, Kidney International (en) 66 (5), p. 1901–1906. doi:10.1111/j.1523-1755.2004.00964.x. Alirita 2025-10-30..
- ↑ Cattran, D C; P Rao (1998-07). “Long-term outcome in children and adults with classic focal segmental glomerulosclerosis”, American Journal of Kidney Diseases (en) 32 (1), p. 72–79. doi:10.1053/ajkd.1998.v32.pm9669427. Alirita 2025-10-30..
- ↑ Korbet, S M; M M Schwartz, E J Lewis (1994-06). “Primary focal segmental glomerulosclerosis: clinical course and response to therapy”, American Journal of Kidney Diseases (en) 23 (6), p. 773–783. doi:10.1016/s0272-6386(12)80128-4. Alirita 2025-10-30..
- ↑ 21,0 21,1 Hong Ren; Pingyan Shen, Xiao Li, Xiaoxia Pan, Qianying Zhang, Xiaobei Feng, Wen Zhang, Nan Chen (2013). “Treatment and prognosis of primary focal segmental glomerulosclerosis”, Contributions to Nephrology (en) 181, p. 109–118. doi:10.1159/000348468. Alirita 2025-10-30..
- ↑ Ehrich, Jochen H H; Lars Pape, Mario Schiffer (2008). “Corticosteroid-resistant nephrotic syndrome with focal and segmental glomerulosclerosis : an update of treatment options for children”, Paediatric Drugs (en) 10 (1), p. 9–22. doi:10.2165/00148581-200810010-00002. Alirita 2025-10-30..
- ↑ Ittel, T H; W Clasen, M Fuhs, J Kindler, M J Mihatsch, H G Sieberth (1995-09). “Long-term ciclosporine A treatment in adults with minimal change nephrotic syndrome or focal segmental glomerulosclerosis”, Clinical Nephrology (en) 44 (3), p. 156–162. Alirita 2025-10-30..
- ↑ Lieberman, K V; A Tejani (1996-01). “A randomized double-blind placebo-controlled trial of cyclosporine in steroid-resistant idiopathic focal segmental glomerulosclerosis in children”, Journal of the American Society of Nephrology (en) 7 (1), p. 56–63. doi:10.1681/ASN.V7156. Alirita 2025-10-30..
- ↑ Meyrier, A; P Simon, G Perret, M C Condamin-Meyrier (1986-03). “Remission of idiopathic nephrotic syndrome after treatment with cyclosporin A”, The BMJ (en) 292 (6523), p. 789–792. doi:10.1136/bmj.292.6523.789. Alirita 2025-10-30..
- ↑ Ponticelli, C; G Rizzoni, A Edefonti, P Altieri, E Rivolta, S Rinaldi, L Ghio, E Lusvarghi, R Gusmano, F Locatelli, et al. (1993-06). “A randomized trial of cyclosporine in steroid-resistant idiopathic nephrotic syndrome”, Kidney International (en) 43 (6), p. 1377–1384. doi:10.1038/ki.1993.194. Alirita 2025-10-30..
- ↑ Rydel, J J; S M Korbet, R Z Borok, M M Schwartz (1995-04). “Focal segmental glomerular sclerosis in adults: presentation, course, and response to treatment”, American Journal of Kidney Diseases (en) 25 (4), p. 534–542. doi:10.1016/0272-6386(95)90120-5. Alirita 2025-10-30..
- ↑ Goumenos, Dimitrios S; George Tsagalis, A Meguid El Nahas, John R Shortland, Periklis Davlouros, John G Vlachojannis, Colin B Brown (2006). “Immunosuppressive treatment of idiopathic focal segmental glomerulosclerosis: a five-year follow-up study”, Nephron Clinical Practice (en) 104 (2), p. 75–82. doi:10.1159/000093993. Alirita 2025-10-30..
- ↑ Plank, Christian; Veronica Kalb, Bernward Hinkes, Friedhelm Hildebrandt, Olaf Gefeller, Wolfgang Rascher; Arbeitsgemeinschaft für Pädiatrische Nephrologie (2008-09). “Cyclosporin A is superior to cyclophosphamide in children with steroid-resistant nephrotic syndrome-a randomized controlled multicentre trial by the Arbeitsgemeinschaft für Pädiatrische Nephrologie”, Pediatric Nephrology (en) 23 (9), p. 1483–1493. doi:10.1007/s00467-008-0794-1. Alirita 2025-10-30..
- ↑ Braun, W; J Kallen, V Mikol, M D Walkinshaw, K Wüthrich (1995-01). “Three-dimensional structure and actions of immunosuppressants and their immunophilins”, The FASEB Journal (en) 9 (1), p. 63–72. doi:10.1096/fasebj.9.1.7529736. Alirita 2025-10-30..
- ↑ Keisuke Ina; Hirokazu Kitamura, Shuji Tatsukawa, Tetsuya Takayama, Yoshihisa Fujikura (2002). “Glomerular podocyte endocytosis of the diabetic rat”, Journal of Electron Microscopy (en) 51 (4), p. 275–279. doi:10.1093/jmicro/51.4.275. Alirita 2025-10-30..
- ↑ Yuko Hamasaki; Norishige Yoshikawa, Shinzaburo Hattori, Satoshi Sasaki, Kazumoto Iijima, Koichi Nakanishi, Takeshi Matsuyama, Kenji Ishikura, Nahoko Yata, Tetsuji Kaneko, Masataka Honda; Japanese Study Group of Renal Disease (2009-11). “Cyclosporine and steroid therapy in children with steroid-resistant nephrotic syndrome”, Pediatric Nephrology (en) 24 (11), p. 2177–2185. doi:10.1007/s00467-009-1264-0. Alirita 2025-10-30..
- ↑ Tune, B M; S A Mendoza (1997-05). “Treatment of the idiopathic nephrotic syndrome: regimens and outcomes in children and adults”, Journal of the American Society of Nephrology (en) 8 (5), p. 824–832. doi:10.1681/ASN.V85824. Alirita 2025-10-30..
- ↑ Комарова, О. В.; Матвеева М.В., Цыгин А.Н., Леонова Л.В., Тимофеева А.Г. (2010). “[Эффективность и безопасность пролонгированной терапии циклоспорином детей с фокально-сегментарным гломерулосклерозом ]”, Вопросы современной педиатрии (ru) 9 (4), p. 155–159. Alirita 2025-10-30..
