Saltu al enhavo

Inanicio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inanicio
mortokialo • malsano
vdr
Ilustraĵo de morto pro malsatego (mortokialo Inanicio). Koncentrejo Bergen-Belsen, artisto Eric Taylor
Prizonuloj en Buchenwald, la 16-an de aprilo 1945 je kiam koncentrejo estis liberigita

Malsatego estas severa manko en la konsumado de kalorioj, sub la nivelo bezonata por subteni la vivon de organismo. Ĝi estas la plej ekstrema formo de malnutro. Ĉe homoj, longedaŭra malsato povas kaŭzi permanentan organan difekton  kaj fine morton. La termino Inanicio [1] rilatas al la simptomoj kaj efikoj de malsato. Malsato fare de eksteraj fortoj estas krimo laŭ internacia puna juro kaj ankaŭ povas esti uzata kiel rimedo de torturoekzekuto.

La ŝvelinta stomako reprezentas formon de malnutrado nomata kvaŝiorkoro. La preciza patogenezo de kvaŝiorkoro ne estas klara, ĉar komence oni pensis, ke ĝi rilatas al dietoj riĉaj je karbonhidratoj (ekz. maizo) sed malriĉaj je proteinoj. [2] Kvankam multaj pacientoj havas malaltan albuminon, oni supozas, ke tio estas konsekvenco de la kondiĉo. Oni sugestis eblajn kaŭzojn kiel aflatoksina veneniĝo, oksidativa streso, imuna misregulado kaj ŝanĝita intesta mikrobioto. [3] Kuracado povas helpi mildigi simptomojn kiel la montritan malpeziĝon kaj muskolan maldikiĝon, tamen preventado estas plej grava. [2]

Sen ia ajn manĝaĵo, homoj kutime mortas post ĉirkaŭ 2 monatoj. [4] Estis kazo, kiam iu travivis pli ol jaron (382 tagojn) sub medicina superrigardo. [5] Sveltaj homoj kutime povas travivi kun perdo de ĝis 18% de sia korpomaso ; obezaj homoj povas toleri pli, eble pli ol 20%. Inoj povas travivi pli longe ol viroj pro sia pli alta korpograsa enhavo ĉe la sama BMI. [6][7]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. kapvorto Inanicio en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio: inanici/o ⚕ Plena aŭ parta manko de nutraĵo ĉe individuoj, k rezulto de tiu manko: morto pro inanicio.
  2. 2,0 2,1 Kwashiorkor - Symptoms, Causes, Treatments - Better Medicine. Arkivita el la originalo je 2011-10-02. Alirita 2011-06-26 .
  3. Protein-Energy Malnutrition | Nutrition Guide for Clinicians. PCRM. Alirita 16 April 2019 .
  4. Blaine emerges from his 44-day 'fast' | Television industry | the Guardian.
  5. The True Story of a Man Who Survived Without Any Food for 382 Days (27 February 2017).
  6. . How Long Can a Person Survive without Food? (angle) (November 8, 2004). Alirita 2023-02-14 .
  7. . How many days a person can survive without food or water (en-US) (September 3, 2021). Alirita 2023-02-14 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]