Ismail Merchant
| Ismail Merchant | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Ismail Merchant | |||||
| Naskiĝo | 25-an de decembro 1936 en Mumbajo | ||||
| Morto | 25-an de majo 2005 (68-jaraĝa) en Londono | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | ulcero | ||||
| Tombo | Mumbajo | ||||
| Religio | islamo vd | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Barato (1950–) Dominio de Barato (1947–1950) Brita Hindio (–1947) | ||||
| Alma mater | Universitato de Novjorko Kolegio Sankt-Ksavero (St. Xavier's College) en Mumbajo Stern School of Business (en) | ||||
| Familio | |||||
| Amkunulo | James Ivory | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | filmproduktoro verkisto kuirverkisto filmaktoro filmreĝisoro aktoro produktoro | ||||
| Aktiva dum | 1960– vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ismail MERCHANT (nasknomo Ismail Noor Muhammad Abdul Rahman, guĝarate ઈસ્માઈલ નૂરમોહમદ અબ્દુલ રહહન, urdue اسماعیل نور محمد عبد الرحمن; la 25-an de decembro 1936 en Bombajo, Maharaŝtro, Barato - la 25-an de majo 2005 en Londono) estis barat-brita filmproduktoro.
Li estas konata pro sia longa kaj fruktodona kunlaboro kun la usona reĝisoro James Ivory, kiu ankaŭ estis lia partnero en sia persona vivo, kaj kun la scenaristo Ruth Prawer Jhabvala. Kune ili faris aklamitajn filmajn adaptojn de la romanoj de E. M. Forster kaj Henry James. [1][2]
Li ankaŭ estis unu el la malmultaj, kiuj sukcesis funkcii en Holivudo kiel sendependa produktanto, ne aligita kun grava filmostudio. En tiu kapacito li sukcesis certigi la financadon kaj distribuadon de la filmoj de sia kunprodukta kompanio dum tempoperiodo de pli ol 40 jaroj. Li estis nomumita por la Akademia Premio por Plej Bona Filmo tri fojojn, pro The Rest of the Day, Memories of Howard Manor kaj A Room with a View.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Merchant estis konata kiel fajngustulo kaj amanto de kuirado. Li verkis plurajn librojn pri ĉi tiu temo, same kiel pri aliaj temoj. Inter ili:
- Ismail Merchant's Indian Cuisine - barata kuirlibro
- Ismail Merchant's Florence - Libro pri Florenco, de la produktanto de la filmo "Amaj Memoraĵoj el Florenco"
- Ismail Merchant's Passionate Meals - Pasiaj manĝadoj
- Ismail Merchant's Paris: Filming and Feasting in France - Pri Filmado kaj Festenado en Parizo
- My Passage From India: A Filmmaker’s Journey from Bombay to Hollywood and Beyond - Aŭtobiografio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ismail Merchant Biography (1936-). Alirita 2016-06-05 .
- ↑ "Ismail Merchant, 1936-2005", Newsweek, 2005-06-05. (angle)

