James Chapin
| James Chapin | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 9-an de julio 1889 en Nov-Jorko | ||||
| Morto | 7-an de aprilo 1964 (74-jaraĝa) en Nov-Jorko | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | Universitato Kolumbio | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | ornitologo zoologo botanika kolektisto | ||||
| Laborkampo | zoologio kaj ornitologio | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
James Paul CHAPIN (9a de Julio, 1889 – 5a de Aprilo, 1964) estis usona ornitologo kaj zorgisto de la Usona Muzeo de Natura Historio. [1]
Biografio
[redakti | redakti fonton]Chapin estas unu el la plej alte konsideritaj ornitologoj de la 20-a jarcento.[2] Li estris kun Herbert Lang la Lang–Chapin ekspedicion, kiu faris biologian esploron de la Belga Kongo inter 1909 kaj 1915. Pro sia verko The Birds of the Belgian Congo, Part I, li ricevis la medalon Daniel Giraud Elliot de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj en 1932.[3] Li gradiĝis en 1916, magistriĝis en 1917, kaj doktoriĝis en 1932, ĉio el la Kolumbia Universitato, kaj poste faris longan karieron en la Usona Muzeo de Natura Historio.[2][4]
En 1942, Chapin iĝis spiono kiel speciala helpanto de la usona konsulo en Léopoldville, kaj li havigis informojn dum la komenco de la Dua Mondmilito pri militaj kaj ekonomiaj aferoj. Laŭ historiisto Susan Williams, li estis "evidente pli komforta kiel birdumulo ol kiel spiono" kaj baldaŭ retiriĝis el Kongo, poste eniris en psikiatra kliniko, kaj finfine en Septembro 1943 li revenis hejmen kaj pluigis siajn laborojn en la Usona Muzeo de Natura Historio en Oktobro 1943.[5]
Heredo
[redakti | redakti fonton]Chapin estas omaĝata en la sciencaj nomoj de tri specioj de afrikaj reptilioj: nome Ichnotropis chapini, Pelusios chapini, kaj Trioceros chapini.[6] Chapin revenis al la Belga Kongo en 1953 por pluigi la kampolaboron kiun li ekigis pli ol duonjarcento antaŭe. Eble lia plej fama malkovro estis la Konga pavo, kaj li mem menciis, ke li akiris plumon de tiu ĉi ĝis tiam nekonata birdo de pigmeo dum unu el siaj ekspedicioj, sed neniam vidis la birdon. Ĝi estis nekonata al la scienco. Jarojn poste li povis identigi ĝin kiel la maloftan Kongan pavon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Dr. James P. Chapin Dies at 74; Adventurous Authority on Birds; Natural History Museum's Curator Emeritus Sought Secrets of the Jungle", The New York Times, 1964-04-07. (en-US)
- ↑ 2,0 2,1 Staten Island on the Web: Famous Staten Islanders. New York Public Library. Arkivita el la originalo je 10a de Februaro, 2009.
- ↑ Daniel Giraud Elliot Medal. National Academy of Sciences. Arkivita el la originalo je 20a de Junio, 2014. Alirita 5a de Marto, 2015 .
- ↑ Columbia College (Columbia University). Office of Alumni Affairs and Development. (1996) Columbia College today, Columbia University Libraries, New York, N.Y. : Columbia College, Office of Alumni Affairs and Development.
- ↑ Williams, Susan. (2018) Spies in the Congo: The Race for the Ore that Built the Atomic Bomb. London: C. Hurst & Co. (Publishers) Ltd., p. 29–39. ISBN 9781849049528.
- ↑ Beolens, Bo; Watkins, Michael; Grayson, Michael (2011). The Eponym Dictionary of Reptiles. Baltimore: Johns Hopkins University Press. xiii + 296 pp. (ISBN 978-1-4214-0135-5). ("Chapin", pp. 51–52).

