Saltu al enhavo

Jim Prentice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jim Prentice
Persona informo
Naskiĝo 20-an de julio 1956 (1956-07-20)
en Timmins
Morto 13-an de oktobro 2016 (2016-10-13) (60-jaraĝa)
en Winfield
Mortis per aviadila akcidento Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Kanado Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Alberto Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Konservativa Partio de Kanado (2003–2016)
Progresema Konservativa Partio de Kanado (1976–2003)
Progresisma Konservativa Asocio de Alberto (–2016) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo advokato
gazetposedanto
politikisto
negocisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Otavo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Peter Eric James "Jim" PRENTICE (naskiĝis la 20-a de julio 1956 - mortis la 13-a de oktobro 2016) estis kanada politikisto. Membro de la Konservativa Partio, li funkciis kiel parlamentano ekde 2004, reprezentante la balotdistrikton Calgary Centre-North. Ĉefministro Stephen Harper nomumis lin al sia kabineto en 2006. Prentice funkciis kiel Ministro pri Industrio ekde 2007 kaj kiel Ministro pri Medio ekde 2008.

Laŭ lia propra agnosko, li estis unu el la plej eminentaj Ruĝaj Konservativuloj en la Konservativa Partio.[1] Ekzemple, li surprizis multajn spertulojn per voĉdonado por Leĝprojekto C-38, kiu leĝigis samseksan geedziĝecon. [2] Kvankam la Konservativa Partio subtenis liberan voĉdonon, tio kreis misharmonion en liaj rilatoj kun multaj el liaj konservativaj elektantoj kaj kun konservativaj rondoj.

La 4-an de novembro 2010, li anoncis sian tujan eksiĝon kiel Ministro pri Medio kaj sian eksiĝon kiel parlamentano por Centra Norda Kalgario antaŭ la fino de la jaro por akcepti nomumon kiel Vicprezidanto de la Kanada Imperia Banko de Komerco .[3]

La 6-an de septembro 2014, li venkis en la elekto por la gvidado de la Progresema Konservativa Asocio de Alberto.[4] De 2014 ĝis 2015, li funkciis kiel Ĉefministro de Alberto.[5][6] En antaŭtempa elekto la 5-an de majo 2015, lia partio suferis pezan malvenkon, finante la 44-jaran regadon de la Progresemaj Konservativuloj en Alberto.

La 13-an de oktobro 2016, Prentice kaj tri aliaj homoj mortis kiam lia Cessna kraŝis en Brita Kolumbio, ĉirkaŭ 18 kilometrojn norde de Kelowna. [7]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Cryderman, Kelly, "Jim Prentice tries to counter "Red Tory" label with high profile recruit", The Globe and Mail, 2014-05-05.
  2. Gay marriage bill reveals party divisions. Ctv.ca (2005-02-03). Arkivita el la originalo je November 20, 2007. Alirita 2010-07-05 .
  3. Jim Prentice's Official Website. jimprentice.ca. Arkivita el la originalo je September 24, 2023.
  4. "Alberta PC leadership vote: Jim Prentice wins on 1st ballot", CBC News, September 6, 2014.
  5. Jim Prentice Officially Sworn In as Alberta's Premier. CTV News (September 15, 2014). Alirita 15 September 2014 .
  6. Jim Prentice's cabinet: Who's in and who's out? (September 15, 2014). Alirita 19 February 2016 .
  7. "Former Alberta premier Jim Prentice among 4 killed in B.C. plane crash", CBC News, October 13, 2016.



Ĉefministroj de Alberto Provinca flago de Alberto
Rutherford | Sifton | Stewart | Greenfield | Brownlee | Reid | Aberhart | Manning | Strom | Lougheed | Getty | Klein | Stelmach | Redford | Hancock (provizora) | Prentice | Notley | Kenney | Smith