Saltu al enhavo

Kibernetiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Titolpaĝo de la verko de Wiener el 1948, Cibernetiko aŭ Kontrolo kaj Komunikado en la Besto kaj la Maŝino

Kibernetiko [1] estas teorio kaj fako kiu studas pri en-sistema komunikado kaj regado pere de retrokuplado en maŝinoj kaj estaĵoj. La termino kibernetiko devenas de la greka Κυβερνήτης (kubernites – kiu signifas stiristo, reganto, piloto, aŭ direktilo. La kreinto de tiu termino estas August Cieszkowski, kaj li priskribis per ĝi la fenomenojn de la socio konforme kun socialismo. Norbert Wiener unue uzis la terminon en sia libro Cybernetics, or control and communication in the animal and machine (Kibernetiko, aŭ regado kaj komunikado en la besto kaj la maŝino) por priskribi "teleologiajn meĥanismojn"[2].

La foje uzanta skribo (kaj prononco) per komenca "c" devenas el la latina lingvo, en kiu la litero 'K' ne ekzistis.

Norbert Wiener
Norbert Wiener

Unua movado

[redakti | redakti fonton]

Inter 1942 kaj 1953 okazis la Macy konferencoj, kie kunvenis matematikistoj, logikistoj, antropologoj, psykologoj kaj ekonomikistoj por konstrui ĝenerala scienco de la spirito. Sekvante ĉi tiuj konferencoj estas publikigitaj du artikoloj : "Behavior, Purpose and Teleology" de Arturo Rosenblueth, Norbert Wiener kaj Julian Bigelow kun la temo de la organizaj modeloj subestaj la finpretigitaj kondutoj kaj "A Logical Calculus of Ideas Immanent in Nervous Activity" de Warren McCulloch kaj Walter Pitts kun la temo de la organizaj ŝablonoj subesta percepto.

En 1948 Wiener difinis la Kibernetiko kiel la scienco pri komunikadoj kaj reguligoj de naturaj kaj artefaritaj sistemoj.

Dua movado

[redakti | redakti fonton]

Dum la unua kibernetiko studas kiel sistemoj konservas homeostazon per memreguligaj mekanismoj, la dua kibernetiko studas kiel la sistemoj evoluas kaj kreas novaĵoj strukturoj. En la dua movado de la kibernetiko la observanto inkluzivas sin en la observita sistemo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Helmar Frank kaj aliaj, kiuj verkis en Esperanto pri la fako, preferis la nomon kibernetiko laŭ la helena originalo. Pro tio eĉ PIV nun preferas tiun skribon.
  2. Norbert Wiener, Cybernetics or Control and Communication in the Animal and the Machine, (Hermann Editions en parizo; Cambridge: MIT Press,Wiley & Sons en NovJorko 1948),

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

Ĉu oni povas dedukti la funkciajn principojn de la homa cerbo studante la funkciajn principojn de komputilo?

Citaĵo
 La libro estas unika. La aŭtoro provas klarigi la esencon de la kibernetika kompreno de la mondo per nekutima koncepto.

Li opinias ke inĝenieroj konstruis baze de intuicio pri tio kiel funkcias la cerbo (kiel la cerbo konceptas kaj analizas la mondon) la komputilojn kaj el tio li konkludis ke oni povus studante la funkciajn principojn  de komputilo dedukti la funkciajn principojn de la cerbo.

Uzante siajn prilingvistikajn konojn kaj la komprenon ke la nocioj per kiuj lingvo priskribas emociojn kaj pensojn li trovas komparanalogian metodon por deĉifri iom post iom kelkajn unuajn harmonikojn en la kibernetika kompreno de la funkciado de la mondo.

Tiu ĉi libro, kiu sendube devus provoki fortajn polemikojn, se ĝi estas sur la ĝusta spuro, povus esti revolucia en la komprenado de la naturo. 
— La eldoninto

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

(eo) Lingvo- kibernetiko : kaj aliaj internacilingvaj aktoj de la IX-a Internacia kongreso de kibernetiko : Sprach-Kybernetik : und andere internationals-prachige Akten vom IX. Internationalen kybernetikkongress, kompilitaj laŭ komisio de la Association internationale de cybernétique fare de Helmar G. Frank, Yashovardhan, Brigitte Frank-Böhringer, Tübigen : Gunter Narr Verlag, 1982.190 p. : ill. ; 21 cm, ISBN 687808577X

(eo) Adcock, John, 1985, Antropokibernetiko - psikokibernetiko, Internacia Komputado, p 5-10.

(angla) Paul Pangaro,1990, Cybernetics - A DefinitionEprint

(germana) Lars Bluma, (2005), Norbert Wiener und die Entstehung der Kybernetik im Zweiten Weltkrieg, Münster.

(franca) George Boulanger, Le Dossier de la cybernétique : utopie ou science de demain dans le monde d'aujourd'hui ? kun Léon Delpech, Abraham Moles,...et al. , Verviers : Gérard & Cie, 1968.