Lot
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon LOT. |

| Lot | |
|---|---|
| |
| departemento de Francio | |
| Administrado | |
| Lando | |
| Regiono | Okcitanio |
| Numero | 46 |
| Prefektejo | Cahors/Caors |
| Subprefektejoj | Figeac/Fijac Gourdon/Gordon |
| Prezidanto de la departementa konsilio |
Serge Rigal |
| Prefekto | Catherine Ferrier |
| Statistikaĵoj | |
| Loĝantaro | 176 473 (2023) |
| Areo | 5 217 km² |
| Loĝdenso | 34 /km² |
| Subdividoj | |
| Arondismentoj | 3 |
| Kantonoj | 17 |
| Komunumaroj | 13 |
| Komunumoj | 326 |
Lot [lɔt] (aŭ okcitane Òlt [olt]) estas unu el la departementoj de la franca regiono Okcitanio. Ĝia prefektejo estas Cahors. Lot etendiĝas sur 5 217 km2 kaj ĝi havas 173 758 loĝantojn[1].
La departemento enhavas 326 komunumojn.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Lot havas limojn kun la departementoj Corrèze, Cantal, Aveyron, Tarn-et-Garonne, Lot-et-Garonne kaj Dordogne.
Arondismentoj
[redakti | redakti fonton]La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Kalkŝtonaj ebenaĵoj kovras la plej grandan parton de ĝia teritorio. Ili nomiĝas causses [kos]: Causse de Martel, Causse de Gramat, Causse de Limogne formas kune vastan sekegan surfacon kie troviĝas nur kelkaj paŝtejoj kaj maldensaj arbaroj. Agrikulturo disvolviĝas en la valoj.
Turismo kaj kulturo
[redakti | redakti fonton]
Lot posedas kelkajn el la plej elstaraj vidindaĵoj de Francio: Rocamadour, unu el la plej gravaj pilgrimlokoj dum la mezepoko ankoraŭ havas arkitekturan ensemblon eksterordinaran (preĝejoj, kapeloj, kastelo, mezepokaj domoj), la abismo de Padirac, Saint-Cirq-Lapopie klasigita inter la “plej belaj vilaĝoj de Francio” (Les plus beaux villages de France), kaj multaj mezepokaj fortresoj kaj vilaĝoj.
- Aliaj urboj: Figeac, Gourdon (subĉefurboj, france sous-préfectures), Aynac, Bretenoux, Cajarc, Saint-Céré.
- Aliaj vilaĝoj inter la “plej belaj vilaĝoj de Francio”: Autoire, Cardaillac, Carennac, Lacapelle-Marival, Loubressac, Saint-Cirq-Lapopie
Notoj kaj fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Insee. Chiffres clés : Département dut Lot (45) (france). Alirita la 16-an de marto 2013.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Prefektejo de Lot Arkivigite je 2009-07-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Departementa konsilio de Lot
- Turismo en Lot

