Muzeo de Multano
Aspekto
| Muzeo de Multano | |
|---|---|
| urdue ملتان متحف, angle Multan Museum | |
| Muzeo | |
Bildgalerio ene de la muzeo. | |
| muzeo [+] | |
| Lando | |
| Ŝtato | Panĝabio |
| Municipo | Multano |
| Publiko | Alirebla por la publiko |
La Muzeo de Multano (urdue ملتان متحف) troviĝas en urbo Multano kaj en distrikto Multano de la provinco Panĝabio en orienta Pakistano.
Kolektoj
[redakti | redakti fonton]La muzeo de Multano enhavas kolekton pri moneroj, medaloj, poŝtmarkoj de la eksa ŝtato Bahavalpur, manuskriptoj, dokumentitaj surskriboj, ĉizaĵoj el ligno, kamel-haŭtaj pentraĵoj, historiaj modeloj kaj ĉizaĵoj el ŝtono, ambaŭ de la islama kaj de antaŭ-islamaj periodoj.
Nova konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]Oni nuntempe pretigas novan hejmon por la muzeo. La urbestraro de Multano kune kun la registaro de Panĝabio decidis transformi la Ganta-Garon en la novan muzeon de Multan.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Muzeo en Multano (angle) (6-a januaro 2009).


