Saltu al enhavo

Neomorphus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Neomorphus
Ruĝpuga grundokukolo (Neomorphus geoffroyi)
Ruĝpuga grundokukolo (Neomorphus geoffroyi)
Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Kukoloformaj, Cuculiformes
Familio: Kukoledoj, Cuculidae
Genro: Neomorphus
Gloger, 1827
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Neomorphusamerikaj grundokukoloj estas genro de surgrundemaj kukoloj en la familio Kukoledoj. Malgraŭ ilia relativa grandeco, ili estas tre diskretaj kaj malofte vidataj. Ili estas limigitaj al la humidaj primaraj arbaroj en la Neotropiko, kaj malgraŭ ilia simila aspekto, ili ne estas proksime parencaj al la aziaj grundkukoloj de la genro Carpococcyx.

Bildo Scienca nomo Ordinara nomo Distribuado
Neomorphus geoffroyi Ruĝpuga grundokukolo suda Nikaragvo, tra Kostariko kaj Panamo, ĝis nordokcidenta Kolombio
Neomorphus squamiger Skvameca grundokukolo Rivero Tapajós en Brazilo
Neomorphus pucheranii Ruĝbeka grundokukolo okcidenta Brazilo, sudorienta Kolombio, orienta Ekvadoro, kaj nordorienta Peruo.
Neomorphus radiolosus Strihava grundokukolo Chocó de okcidenta Kolombio kaj Ekvadoro.
Neomorphus rufipennis Ruĝflugila grundokukolo norda Brazilo, Gujano, Venezuelo, kaj Kolombio

Referencoj

[redakti | redakti fonton]