Oundle
Aspekto

| Oundle | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbeto civila paroĥo bazarurbo | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | PE8 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 5 735 (2011) [+] | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 52° 29′ N, 0° 28′ U (mapo)52.48-0.47200000000001Koordinatoj: 52° 29′ N, 0° 28′ U (mapo) [+] | ||
| Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Oundle estas antikva urbo (loĝata ekde la ferepoko) en Northamptonshire, Anglio. Ĝi situas apud la rivero Nene. Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 5 735 loĝantoj.
Unue la urbo estis komerc-loko por ĉirkaŭaj kultivistoj kaj metiistoj. Ĝi prosperis, kaj gildoj estiĝis. Kontraste al najbaraj urboj, ĝi ne suferis pro la nigra morto de la 14-a jarcento. Hodiaŭ estas du boat-fabrikoj.
Ankoraŭ videblas trinkejoj kaj aliaj konstruaĵoj datante de la mezepoko.
Ĉiujare okazas foiro, literatura festivalo kaj internacia muzika festivalo kun instruado de junaj orgenistoj.




