Recas
| Recas | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
| Provinco | Toledo | ||
| Komarko | La Sagra | ||
| Poŝtkodo | 45211 | ||
| Retpaĝaro | www.recas.es | ||
| Politiko | |||
| Urbestro | Alfredo Sánchez Ortega | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 3 912 (2010) | ||
| Loĝdenso | 126,19 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 40° 3′ N, 3° 59′ U (mapo)40.052777777778-3.9847222222222Koordinatoj: 40° 3′ N, 3° 59′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 571 m [+] | ||
| Areo | 31 km² (3 100 ha) | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||


Recas [rEkas] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
Toponimio
[redakti | redakti fonton]La termino "Recas" devenas de la hispana vorto recuas, aro de ŝarĝobestoj, kiu siavice devenas el araba "rákab" kiu signifas karavano, aŭ veturaro. En la 12-a jarcento ĝi nomiĝis ĉu Recas ĉu Recuas sendistinge.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝantoj nomiĝas Requeños. La censita populacio en 2010 estis de 3.912 loĝantoj kaj la denseco estas de 126,19 loĝ/km². Dum la 20-a jarcento la populacio duobliĝis kaj ankoraŭ kreskas.
Situo
[redakti | redakti fonton]Recas estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto La Sagra en la norda parto de la Provinco Toledo, je altitudo de 571 m; je 27 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 31 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°3′10″ N 3°59′5″ Ok.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Recas limas kun la municipaj teritorioj de Chozas de Canales, Lominchar, Cedillo del Condado, Villaluenga de la Sagra, Yunclillos kaj Bargas, ĉiuj de la Provinco Toledo.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas restoj de romiaj kaj arabaj epokoj. La plej antikva mencio estas en dondokumento al episkopo de Toledo fare de Alfonso la 7-a de Leono kaj Kastilio. En 1576 Recas jam estis loko reĝoposedata.
Monumentoj kaj interesaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Ermitejo de Sankta Blaso
- Preĝejo de Sankta Petro Apostolo
- Kastelo de Canales (kanaloj)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Diputación de Toledo Arkivigite je 2006-04-24 per la retarkivo Wayback Machine.
- Listo de urbestroj de la M. AA. PP. Arkivigite je 2007-05-10 per la retarkivo Wayback Machine




