Robleda (Salamanca)
| Robleda | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 37521 | ||
| Urbestro | José Luis Varas Carballo | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 453 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 40° 23′ N, 6° 36′ U (mapo)40.385-6.6083333333333Koordinatoj: 40° 23′ N, 6° 36′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 831 m [+] | ||
| Areo | 78,85 km² (7 885 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Robleda estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo. Robleda estas tradukebla al Kverkaro: oraj kverkoglanoj videblas en la blazono.


Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 78,85 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 503 loĝantojn. Ĝi perdis pli ol 1 000 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.
Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis.
La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.





