Stephen Timoshenko
Stepan Prokopowytsch TIMOŜENKO [sʲtʲɪˈpan prɐˈkofʲjɪvʲɪtɕ tʲɪmɐˈʂɛnkə] (angla transskribo Stephen Timoshenko , n. la 11-an de decembro 1878 en Ŝpotovka , gubernio Ĉernigovo (nun Poltava provinco, Ukrainio), Rusia Imperio ; m. la 29-an de majo 1972 en Wuppertal - Elberfeld, Nordrejn-Vestfalio, Germanio) estis ukrain-usona fizikisto, pioniro de aplikata mekaniko (teknika mekaniko) kaj, interalie, evoluigis ekvaciojn en trabteorio. [1]
Li faris signifan kontribuon al la disvolviĝo de la elasteca teorio. Fremda membro de la Akademio de Sciencoj de Sovetunio. Profesoro ĉe la Universitato de Miĉigano kaj Universitato Stanford. Unu el la fondintoj de la Nacia Akademio de Sciencoj de Ukrainio.
Aldone al siaj lernolibroj, Timoŝenko verkis du aliajn librojn: Inĝeniera Edukado en Rusio kaj Kiel Mi Rememoras Ĝin, ĉi-lasta aŭtobiografio publikigita en la rusa en 1963 kaj tradukita en la anglan en 1968.
La Usona Societo de Mekanikaj Inĝenieroj (ASME) ĉiujare premias prestiĝan premion, la Timoŝenko-Medalon .
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Engineering Mechanics, with D.H. Young, 4th edition, McGraw-Hill Book Company, 1983
- Strength of Materials, 3rd edition, Krieger Publishing Company, 1976
- Mechanics of Materials, with J. M. Gere, 1st edition, D. Van Nostrand Company, 1972
- Theory of Elasticity, with J. N. Goodier, 3rd edition, McGraw Hill, 1970
- Theory of Plates and Shells, with S. Woinosky-Krieger, 2nd edition, McGraw-Hill, 1969
- Theory of Elastic Stability, with J. M. Gere, 2nd edition, McGraw-Hill, 1961
- Vibration Problems in Engineering, D. Van Nostrand Company, 1928
- Theory of Structures, with D.H. Young, 2nd edition, McGraw-Hill Book Company, 1965
- History of Strength of Materials, McGraw-Hill Book Compan
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Elishakoff I., "Stepan Prokofievich Timoshenko", in Encyclopedia of Continuum Mechanics (H. Altenbach and A. Öchsner, eds.), pp. 2552-2555, Berlin: Springer, 2020

