Saltu al enhavo

Terry Bisson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Terry Bisson
Persona informo
Terry Bisson
Naskonomo Terry Ballantine Bisson
Naskiĝo 12-an de februaro 1942 (1942-02-12)
en Madisonville, Kentukio
Morto 10-an de januaro 2024 (2024-01-10) (81-jaraĝa)
en Berkeley, Kalifornio
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater universitato de Louisville (–1964) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo verkisto
sciencfikcia verkisto
romanisto
fantasta verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Talking Man vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Terry Ballantine BISSON (n. la 12-an de februaro 1942 en Madisonville, Kentukio - m. la 10-an de januaro 2024 en Berkelio, Kalifornio) estis usona verkisto de sciencfikcio kaj fantazio. Li estas plej konata pro siaj noveloj, kiel ekzemple Bears Discover Fire, kiu gajnis la Premion Hugo kaj la Premion Nebulozo, kaj "They're Made Out of Meat". [1][2]

Bisson estas konata pro verkado de noveloj, inkluzive de Bears Discover Fire (Ursoj Malkovras Fajron, 1990), por kiu li gajnis la Premion Hugo en 1991 por Plej Bona Novelo  kaj la Premion Nebula en la sama kategorio ; en 2001 li gajnis sian duan Premion Nebula por Macs kaj sian duan Premion Locus, same kiel sian unuan Grand Prix de l'Imaginaire.  Li ankaŭ verkis plurajn romanojn, inkluzive de filmversioj de La Kvina Elemento de Luc Besson kaj Johnny Mnemonic, bazita sur novelo de William Gibson.

Li laboris kune kun Greg Bear, Roger Zelazny, kaj Anne McCaffrey en la kampo de bildstrioj. Li ankaŭ finis poluri la manuskripton por la romano Saint Leibowitz and the Wild Horse Woman, la daŭrigo de A Canticle for Leibowitz de Walter M. Miller, laŭ peto de la aŭtoro.

Verkaro (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Wyrldmaker (1981)
  • Talking Man (1986)
  • Fire on the Mountain (1988)
  • Voyage to the Red Planet (1990)
  • Pirates of the Universe (1996)
  • The Pickup Artist (2001)
  • Any Day Now (2012)

Romanigoj

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Terry Bisson (1942-2024)", Locus (magazine), 2024-01-10.
  2. Paul Kincaid, "Bisson, Terry (Ballentine)", en David Pringle, St. James Guide to Fantasy Writers. New York, St. James Press. (ISBN 1558622055) (p. 61-2)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

(angle)